Desereta alfabeto

Desereta alfabeto (angle The Deseret alphabet (𐐔𐐯𐑅𐐨𐑉𐐯𐐻/𐐔𐐯𐑆𐐲𐑉𐐯𐐻)) estas fonetika alfabeto, kreita en mezo de la 19-a jarcento de estraro de la Desereta universitato (nune Universitato de Utaho) sub gvido de Brigham Young, la dua prezidanto de la mormona eklezio. La nomo estis donita honore al nerealigita mormona projekto de kreo de ŝtato Deseret.

Young deklaris publike, ke l’alfabeto devas anstataŭi la tradician latinan alfabeton, ĉar ĝi spegulas fonetikon de la angla lingvo pli ekzakte. Li diris, ke tio ĉi permesus al novaj enmigrantoj pli rapide ellerni legadon kaj skribadon en angla lingvo, kies ortografio ne spegulas fonetikan eksteron de vortoj. Similaj projektoj de kreo de fonetika skribsistemo por angla lingvo disvastiĝis larĝe en la 19-a kaj 20-a jarcentoj; inter la plej sukcesaj projektoj oni povas nomi stenografion de Pitman kaj alfabeton de Bernard Shaw. Young ordonis studi deseretan alfabeton en la lernejoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search